Walliser
Bote - 14 /
sep / 2010
"Aus Esperanto
mach Europeo!
Three von UMS
'n JIP ist ein
Plädoyer
für eine
europäische
Lingua Franca
auf der Basis
von Esperanto
als Mittel
für einen
ökonomischen
Quantensprung
Europas.
Zwischen
zarten
Schattenspielen
und
ferngesteuerten
Spielzeugautos,
pumpenden
Technobeats
und flirrenden
MIDI-Keyboards,
zwischen
feinsten
Tonschwebungen
und sorgfältig
auskomponierten
Szenen folgt
man einem
uniformierten
Paar durch
Schulszenen,
politische
Diskurse und
einem
Esperanto-Crashkurs
...
zwischen
experimentellem
Techno und den
Techniken der
zeitgenössischen
klassischen
Musik." [pdf]
Europa Bulteno,
Septembro 2010, N° 9 (97) - 28 / sep / 2010
"THREE
estas post ONE (2008) kaj TWO (2009) la tria
muzikteatrajo de Svisa
ensemblo UMS 'n JIP, kiu apartenas pro cirkau 70
koncertoj jare al la plej aktivaj
mondaj ensembloj de nova muziko. Gia plej nova
albumo estas pledo por
europa »lingua franca« baze de Esperanto kiel
rimedo por ekonomia suprensalto: unu
anstatau 23 europaj oficialaj lingvoj. Por UMS
'n JIP tio signifas :
El Esperanto fari Europeon – politike neutralan
lingvon kiu ne konkurencos
kun naciaj lingvoj kaj kiu estos por europanoj
antau cio facile lernebla.
Ene de delikataj ombroludoj kaj de fore
direktata auto-ludilo, la plej fajnaj
tonsveboj kaj severe komponitaj scenoj oni
sekvas uniformitan duopon tra
lernejaj scenoj, politikaj diskutoj kaj
Esperanto-kurso. Kompozicie la cambra
opero movigas inter eksperimenta tehno-muziko
kaj teknikoj de moderna klasika
muziko. Sekvas la tuton parolisto en Esperanto,
blokflutoj kaj minimuma
elektronika muziko. Minimuma estas ankau la
scenejo arangita de Simon
Wunderlich por kiu suficas tri flankaj vandoj
kaj kvar reflektoroj kaj la
scenarango de Wolfgang Beuschel kreas belegan
fabelan etoson.
Esperanto estas enkondukata efike, demokratie,
gi donas egalrajtecon
kaj interkulturan pontservon. En pli posta
okazado malfermas la
opero THREE novan dimension kaj oni komprenas:
la verda ne estas
nur la koloro de espero kaj kresko, gi estas
ankau la koloro de
vizieca perspektivo: Esperanto." (Zlatko
Tisljar) [pdf]
soc.culture.esperanto
- 15 / sep / 2010
"Esperanta opero premieras en Svislando - Mi
plusendas la suban
informon pri premiero de Esperanta opero. Estas
interese, ke post la informo
pri la Esperantlingva filmo de la turka
reghisorino Tugce Sen nun venas tiu chi
informo. Evidente tiu chi elektropop-opero estas
io tute alia ol la klasikaj
operoj kaj vershajne ne konforma al chies muzika
gusto, sed tio flanken..."
(Osmo Buller, direktoro UEA Universala Esperanto
Asocio) [link]
Facebook _ UEA _ Universala
Esperanto-Asocio - 15 / sep / 2010
"Premiero de la elektropop-opero "Three" la
15-an de septembro.
Three estas muzika teatro sur dislimo inter
elektropopmuziko kaj nova
muziko, en kiu la utopio de komuna europa lingvo
bazita sur
Esperanto estas lude kaj muzike traktata." [link]
Walliser Bote - 18 / sep /
2010
"Esperanto als Europäische Plansprache? -
Eine Einführung" [pdf]
Walliser Bote - 18 / sep /
2010
"Ke Europo interkomprenigu - THREE - virtuos,
präzis,
delikat, bewundernswert![pdf]
Walliser Bote - 21 / oct /
2010
"THREE, ein politisches Stück, bringt pointiert
und metaphernreich
die Wichtigkeit einer effizienten Kommunikation
in Europa und deren
Scheitern an wirtschaftlichen Interessen und
kleinlicher Politik zur Sprache." [pdf]
Eugen Macko (EDE) - 5
/ feb / 2013
EDE inspiras komponistojn (Komentario)
Denove
ekzemplo de arta avangardeco, por la politika
pensado. Gxis la plejmulto de klasike pensantaj
kritikistoj kaj jxurnalistoj ankoraux movigxas en
la rubajxoj de pasinteco, la arto jam antauxen
iras, plejofte ankoraux ne konscie, sed emocie,
komprenante precipe de juna publiko. La
elektropopa cxambroopero THREE,
http://www.youtube.com/user/umsnjip#p/u/12/ga5m0NEBooM
estas pruva ekzemplo por tio. La artistoj,
komponistoj, pensuloj,de " UMS `n JIP", uzis unu
de la plej aktualan politikan problemon en la
Europa Unio kaj prilaboris arte. Nuntempe estas
prezentita la spektaklo en en la fama teatra
festivalo de Avignon, Francio, de la 8a gxis la
31a de julio 2011.
http://three.umsnjip.ch/three.html
La racia komprendeficito de la publiko montrigxas
en la komentoj kaj kritikoj de la t.n. fakuloj.
Kiel bone, ke la artistoj ne (cxiam) laboras por
"fakuloj" , sed ekverkas ankaux spontane el la
senpera est-anteco. En tiu verko, la esprimmaniero
de la artistoj estas plene tempoadekvata, kio
gxenerale ne estas memkomprenebla, en nia ankoraux
cxiam plejparte idealisme distordita mondo. Gxi
montrigxas en sia subkonscia efiko, kion ni cxiuj
portas en nin mem, kiel reagon al cxiutaga
aktualeco.
Mi ne scias kial sed, ekz. auxdante tiun verkon
gxi donas al mi ion kompletigxon, minimume
sentnivele. Mi kunkantas kaj cxe tiu, mi
senstrecxigas mian sent-eston. Sed aktuala, bona
verko, povas doni ankaux ion, kion ni gxis nun ne
havis, ne sciis, eble pro iu deficito. Tiu manko
povas esti minimume subigita gxis la muziko
dauxras kaj tio kauzas gxojon. Provu, kiel Robert
proponis, kunkanti (ne devas esti tenore). Ankaux
povas esti kriante, sed devas esti sindonante,
senstrecxite, eble vi ricevos ion kion vi bezonas,
ion kompletigxan senton por via estanteco.
Ion pri kio ni sentas mankon en la estanteco por
esti kompleta, tuta en la mondo. La artistoj havas
pri tiuj deficitoj pli da afinon kaj ankaux
kuragxon nomi kaj elmeti publike. Kio en la
sociopolitika sfero povas esti ecx dangxera, la
artistoj kapablas produkti minimume sentojn kiuj
plenigas la mankon, se ankaux nur en certa tempo,
sed tio jam estas suficxa por konsciigxo la
problemon kaj por posta reala plilaboro.
Konkrete okazas tio ofte cxe
politik-financ-ekonomiaj problemoj, malantaux kiuj
plejofte staras influaj kaj fortaj potencoj,
kontraux kiuj unuopuloj aux malgrandaj grupetoj,
havas nenion sxancon trabatali siajn postulojn.
Iomete alie staras la aferoj en real-funkciantaj
demokratioj. Kiun ni kredas havi, minimume
nuntempe en la EU. Tie havas iun sxancon ankaux la
opinio de la plimulto, se ili trafe politike
organizigxas.
En la EU ni havas demokratian rajton kaj liberecon
esprimi opiniojn, fondi ecx partiojn, ankaux
kontraux la regantaj potencoj. Ni uzu tion
eblecon, cxe evidente sxangxnecesaj aferoj. Sed
bedauxrinde la konscio pli la ebleco de plibonigo,
staras sur tre malalta nivelo cxe EU civitanoj.
Tie povas la arto gxenerale multe helpi, la
politiko devas fari la ostan laboron.
Memkompreneble, kiu havas la potencon, volas gxin
enteni. Sed kontraux la gxenerala evoluo neniu
potenco povas kontrauxstari. Nuntempe estas la
demando "kiel" disigi la potencon. En la historio
ni jam havis kelkajn spertojn pri perfortaj
provoj. Sed bedauxrinde tiuj ne donis kvalitan
sxangxon, nur la regado estis renversigita. La
demokratio estas nuntempe la unua politika solvo
de tiuj problemoj kaj por tio estas necesa gxia
disvolvigo kaj plifortigo.
La bazo de la demokratio estas la komprenigxo. Por
komprenigxi estas bezonata lingvo. Kaj se ni volas
la demokration plifortigi kaj evolui, por tio
estas bezonata ankaux, ke la komprenigxilo mem
estu demokrateca. Pro tio estas la temo de tiu
artajxo per esperanto, plene politike kaj
tempoadekvate elektita.
La arto jam cxiam helpis solvi politikajn
problemojn cxar gxia unua intereso estas, gxis gxi
restas pura arto por si mem (ne por la mono) resti
sur la flanko de la libereco, malfermeco kaj vero.
Samtempe gxi mem scias, ke gxi ne havas la veron.
Gxuste pro tio gxi restas cxiam survoje, sercxante
en la granda monda misterio. Sed unu estas certa,
arto neniam restas cxe fiksitaj, alkutimigxintaj,
senmovaj formoj kaj enhavoj.
Artistoj subigis la klasicismon jam antauxe ol la
filozofoj ekkonis la unuajn intencojn kaj limon de
la klasika logiko kaj poste la dialektiko kaj
ekmovis dialogikan novan pensadon, kiu gxuste en
la politiko montrigxis jam en la nova historio
(meze de la 20a j.c.) ankaux realnecesa.
La temo de la verko "thre" estas fakte, reagi al
socia deficito en la EU. Sub kiu ni cxiuj suferas,
kelkaj pli, aliaj malpli, kelkaj konscie, aliaj
subkonscie, sed la problemo estas cxiutaga,
konkreta kaj cxiam pli akrigxas. La socia solvo de
tiuj problemoj, memkompreneble ne plu apartenas al
la arto. Sed arto povas sin permesi, tion alparoli
kaj provoki la solvojn. Gxi faras tion precipe, se
io estas aktuala. Ankaux en tiu konkreta verko, ne
estas la celo de la verkistoj solvi, sed nur
montri (kaj nuntempe tio jam suficxas) kiu
problemo urgxas en la EU.
Sed la provoko de la arto ne estas cxiam
komprenata kaj plejofte interpretata en la senco
de diversaj interesoj, plejsukcese per mono, al
kiu precipe la jxurnalistoj kaj profesiaj
artkritikistoj inklinas. Tiel aperas plejofte en
la komentoj de kritikistoj la socia dimensio, kun
la jam gxenerale konataj klasikaj antauxjugxoj, de
kiuj plejbone profitas la aktoro; se ne alie, tiam
suficxas ankaux nur por iu populareco. Cxar ripeti
antauxjugxon, sen iu alpensado, kiun jam multaj
konas, psikologie estas tre efika metodo trovi
apogantojn; nu, cxiu sxatas ricevi konfirmon,
(idiotisme) por la propra prudenteco kaj
klerigeco. Tiujn trarompi kaj sercxi la veron
malantaux la trivialo estas pena laboro kaj ne
estas monposxe efika.
En la germanlingva festivala enkonduko la verkon
"three", http://three.umsnjip.ch/oeuvres.html
estas kelkaj de tiuj troveblaj. Komence kaj oni
ecx povas diri precipe, estas legebla tute reala
priskribo: "La nocio Esperanto estas ligita kun
efikeco, demokrateco, egalrajteco kaj konstruo
interkulturajn pontojn." Sed poste sxangxigxas la
tono. La tre interesa alegorio, kiam la, de
malproksime stirita miniautomobilo, poste kiel
helikoptero forflugas, anstataux doni pozitivan
sencon, (ekz. solvigxi de landaj limoj traflugante
per komuna kompreno) estas kiel "utopio"
deklasita. Cxu vere volis la artistoj tion diri?
La artistoj ecx lasas ankaux tiel kompreni, se iu
estas tiel pretendita. Sed tio ne signifas ke ili
volis tion diri. Nur povas esti ke iu malricxulo
ne vidas kaj ne sentas la positivan efikon, kio
akaux ecx por sxili povus helpi, se sxili estus
kapabla sin solvi el la kaptiteco de klasika
pasinteco kaj sin malfermigxi por aktuala en la
estanteco.
Ekz. mi koprenas (nature per iu alia pensmaniero)
tute alie. Por mi ankaux jes, tio estas alia
dimensio, sed ne "utopi a"kaj ankaux ne
"ambivalenca" (kiel tion nomis la enkondukisto).
Cxar la dimensio de "inter-eco" kio tute reale
okazas jam cxiam en la historio, atingis nuntempe
sian altan aktualecon konkrete en la EU.
Jes, el tiu "dia-logika" aktualeco naskigxis
ankaux tiu arta muzika verko, kiun sxajne nia
enkondukisto gxis nun ne komprenis plene, kaj
supozas iun "ambivalencon". Jam estas iomete pli
bone, se li (aux sxi), ne sercxas iun "dialektikan
kontrauxecon" kaj akceptas minimume la du
valorecon. Nur, tiel ni ne povas antauxmovigxi,
sed ni restas tie kie ni jxus estas kaj restas, en
la "naci-eca" pensmaniero de la EU. Sed gxuste
tion ni volas per la inter-eco, unuflanke la
diversecon protekti, sed aliflanke kompreni ankaux
la aliulon.
Fine lisxi, gxojas ke ankoraux ne estigxis realeco
"Ke Europo komprenigxas" ("Damit Europa sich
versteht", estis la slogano de EDE-de cxe la
lastaj EU balotoj 2009). Eble sxili havus
intereson, kontraux tio ke tio okazu? Bone,
demokrate mi komprenas kaj toleras tion. Sed jes,
gxuste pro tio, tiuj kiuj havas intereson ke tio
okazu devas kunigxi kaj politike agi. Cxar mi
estas konvinkita, ke internacia komprenigxo estas
intereso de la plimulto en Europo kaj demokratece
estas la intereso de plimulto pli forta, ol de iu
nur komerca, eble ankaux mon-elita malplimulto.
Nur la plimulto devus konsciigxi tion. Arta verko
kiel tiu, faras grandan helpon tiusence.
THREE tute ne estas iu "ambivalenca dimensio",
(ecx ne diras du, sed tri,..ha…ha…ha) en sia
"ironio kaj amara seriozeco", sed gxuste per tiu
dualeco eksxajnas la gxis nun ne suficxe
disvastigita (sed jam longe en la historio konata)
dimensio de la "inter-eco", kion nia enkodukisto
sxajne ne komprenas.
Ironia estas, cxar la realeco bedauxrinde estas
nur de malmulto komprenata, tamen ke la intereso
de la plimulto staras malantaux, senkonscie. Tiu
ironio provokas por pripensi ankaux la propran
stultecon kaj ne rigidigxi en iu kredo posedi la
veron. Nun, tiu sinteno apartenas gxenerale al la
karaktero de la arto kaj ne estas iu novo.
Amara seriozeco estas la pinto de la dialektiko,
kiu cxi tie ludante eksxajnas. Ne la absoluta
kredo al gxi kiu bedauxrinde suficxe longe regis
en nia, ecx ne tro longe pasinta estinteco, kiu
fine provokis tragikan katastrofon. Tie en la arto
estas jam survoje ekkonata la ridindeco de la
seriozo kaj jam survoje atentigas al la
malkapableco de idealisme absoluta kredo de la
mondsavigo.
Sed tiu erarkredo ne estas specialajxo de
esperanto aux esperantistoj, (kiun eble nia
komentatoro volas komprenigi) sed de nia europa
idealismo,(kun la mondsavigo de cxiu peno), kiun
eble la esperantistoj kelkfoje iomete ecx pli
forte kredis ol aliaj civitanoj, kaj pro tio la
esperantismo neglektis, (ne kapablis ekkoni) la
dialogikan bazon de esperanto, (la novan pensadon)
kiun gxi ekhavas jam ekde gxia komenco.
Kiel ankaux la supera kritiko pri ironio, ne
trafas nur esperanton, sed la tutan klasikan
pensmanieron, kun cxiu klasika lingvo. Esperanto
estas en tiu rilato ecx la liberigxo de tiuj
klasikaj kadroj, fiksajxoj kaj antauxjugxoj. Nur
bedauxrinde, plejofte la "klasikaj" esperantistoj
ne komprenis tion kaj volis postkuri klasicismon.
Cxar nur ironie estas eltenebla, la gxis nun
mordserioze komprenintaj stultajxoj de la
klasicismo. Kaj pruvu nun, kiu eltenas la ironion
kun pli da humoro, cxu esperanto, aux la klasikaj
naciaj lingvoj? (Sed atentu! Povas esti dangxera!)
La esprimmaniero de la artistoj estas plene
tempoadekvata, sed bedauxrinde la kritikistoj gxis
nun ne povas ion komenci per adekvateco, sed cxiam
denove resaltas en klasikaj kategorioj. Ili vidas
iun "ambivalencon" anstataux ke ili malfermu la
okulon, rigardu cxirkauen kaj tiam oni povus mem
reale ekkoni, ke jam cxiuj lasttempaj
eksterordinare signifaj homaj kontaktoj okazis
precipe "inter-ece", t.e. dia-logike.
Signifa estas por tiu verko la arte ligita subigo
de klasicismo kun politiko. En la arto tio jam
longe ne estas novo, ecx en la politiko tio jam
necese okazas ekde kelkjardekoj, sed la ligo de
unu kun alia kaj la ebla efiko al konscio de EU
civitanoj estas aparta. Gxi arigxas en la vico de
artajxoj kiuj eltirigxis el la hierarhxia
klasicismo kaj disvastigxas la vojon al nova
nedialektika, dialogika pensmaniero, kiu en la
demokratia politiko de EU nuntempe estigxis
necesa. Arto kaj politiko estas jam cxiam esence
ligitaj unu kun alia.
|